Imĵala Mondo

Ĉi tiu blogo estas mia, jes, mia, do mi decidos, kion ĉi tie videbliĝos, vi ne. Mi ankoraŭ ne scias, kion mi ĉi tien skribos aŭ afiŝos... ni devos reveni tien ĉi por ekscii!

Tuesday, January 31, 2006

La Princino, la Skarabo, kaj la Malica Giganto.

Iam sidis la bela princino, Flora o, sur la balkono de sia ĉieldomego (domego situanta ĉe la supro de ĉielskrapilo*) en la urbego. Ŝi rigardis ĉion en la reĝlando, kaj konstatis kiom bela ĝi estis. Ŝi tamen estis malfeliĉa, ĉar ŝi estis promesita kiel edzino al nobla kavaliro, kiu nomiĝis Egon o. Konsentite, li estis ege kuraĝa, belaspekta, kaj komplezema al ŝi, sed ŝi tute ne estis allogita de li, kaj certe ne estis enamiĝinta kun li. Ŝi disputintis kun ŝia patro, la reĝo de la lando, kaj dirintis al li ke edzinpromesoj estis tute elmodaj. Tio, kion ŝi ne dirintis al lia patro, estis, ke ŝi jam enamiĝintis, kaj eĉ kun alia ino, Frederike o, kiu estis bona sorĉistino. Ĉar ŝia patro konservativegis, kaj ankaŭ ĉar sorĉismo estis kontraŭleĝa en la tuta lando, ilia amo devis resti sekreta. Ŝi devontis edziniĝi kun Egon o. Spite al siaj zorgoj, ŝi malrapide ekdormis sur sia seĝo kaj sonĝis pri sia amata Frederike o.
Dum ŝia dormo ŝteliris malica giganto al la ĉieldomego kaj ekkaptis la dormantan Flora on el la fenestro kaj forkuris, por fari agaĉojn kun ŝi. Unu el la gardistoj vidis tion kaj rapide kuris al la reĝo. "Via moŝto, Via moŝto, terura giganto ŝtelis vian doĉon (filinon*)".
Tuj venis Egon o, la estonta edzo de la princino.
"Egon," diris la reĝo, "vi devas savi mian doĉon! Post sukceso ni ĉiam estos dankemaj al vi."
"Enorde! Je tio mi kompreneble sukcesos!" diris Egon o, antaŭ kiam li saltis sur sian fidindan rajdĉevalon, iu Harley Davidson o, kaj forrajdis. Pro la kriegoj de la kaptita Flora o, Egon o trovis la kavernon de la giganto alte en la montaro. Li saltis de sur la Harley o kaj kuraĝe sturmis en la kavernon kun lia samurajglavo altigita, unu de de tiuj, kiuj li ŝatis kolekti.
"Ne timu, mia amata!" li ekkriis al Flora o, antaŭ kiam la giganto platigis unue lin kaj poste lia motorbiciklon per unu el siaj piedegoj.
Kompreneble, Flora o plu timis, kiam la giganto ekridis.
Ĉar Egon o neniam revenis, la reĝo promesis al iu, kiu povis savi ŝin, sian doĉon kiel edzinon. Esperozaj (esperplenaj*) viroj de la tuta lando enviciĝis por ŝanco gajni la belan Princinon, Flora on, kiel edzinon.
Viro post viro penis savi Flora on, kaj viro post viro iĝis de la malica giganto distretita, disfrakasita, disŝirita, manĝita aŭ ĝismorte torturita. La reĝo preskaŭ perdintis lian tutan esperon. Sed tiam subite ekkriis al la reĝo eta voĉo. "Via moŝto, mi kredas ke mi povas savi Vian doĉon de la giganto, tamen la reĝo povis vidi nenion. "Kie vi do estas?" demandis la reĝo, "Ĉu vi nevideblas?"
"Ne, Via moŝto," diris la voĉeto, "Via moŝto rigardu ĵus suben ĉi tien." Kaj tie sur la planko sidis eta, nigra skarabeto. La reĝo mirigatis.
"Vi estas skarabo! Eĉ mi povus tiom facile diskrakigi vin sur la planko. Pro kio vi pensas ke vi povus venki giganton? Sen eĉ scii, li povus platigi vin."
"Via moŝto donu al mi nuran ŝancon. Vi promesis, ke iu ajn, kiu savos vian doĉon de la giganto, rajtas havi ŝin kiel edzinon."
"Tio ĝustas!" diris la reĝo, "Vi ja estas nura skarabeto, sed se vi tamen savos ŝin, mi estos al vi ĉiam dankema, kaj mi kompreneble lasos vin edziĝi kun ŝi.
"La reĝo iris kun la skarabo por memvidi la eblan miraklon, kaj li kaŝis sin malantaŭ ŝtono en la kaverno de la giganto.
La skarabo kaj la reĝo tamen ne povis vidi la princeson. La skarabo flugis en la orelon de la giganto kaj demandis per la plej forta voĉo, kiu eblas por skarabeto, "Kie estas la princino?"
La giganto ne sciis, kie estis tie, tamen li temis neniun, ĉu videblan, ĉu nevideblan, do li simple diris 'Manĝis ŝin, bongustis, antaŭ kiam lia ekridis.
La skarabeto kolerigiĝis kaj flugis en la nazon de la giganto. La giganto enspiris, kaj poste venis unu el la plej grandaj ternoj de tuta tempo. La terno ĵetis Flora on el la buŝo de la giganto, kaj poste la kapo de la giganto koliziis kun la muro de la kaverno, kaj li mortis pro tio.
"Dankon, eta skarabo," diris la reĝo, sed la skarabo jam tranformiĝintis kiel bela ino. Tiu estis Frederike o, la bona sorĉistino kaj amatino de Flora o.
"Tio ja estas surprizo, tamen, ĉar mi estas viro kiu ĉiam plenumas siajn promesojn, vi edziniĝos unu kun la alia, se vi tion volas.
"Ni volas" ili ambaŭ diris, kaj la reĝon ŝanĝis la leĝaron, por ke samseksaj paroj rajtis edziĝi. Flora o kaj Frederika o estis la unua paro, kiuj edzinigis laŭ la nova leĝo. Kaj li feliĉe vivis ĝis la morto.

Fino.

Mi forgesis mencii...

... ke mia bona amikino, Suzano, kiu vojaĝis lastajare en Ĉinio, Tajlando kaj Hindio, aĉetis por mi naskiĝtagdonacon. Ŝi estis je mia naskiĝtago en ejo de budhistaj monaĥoj el Tibeto, kiu situas en Hindio, do ŝi aĉetis min sakon faritan de monaĥoj kaj ankaŭ preĝflagojn. Tiuj plaĉegas al mi! Antaŭ paro de semajnoj, mi 'aĉetis' (aŭ fakte mi ricevis kontraŭ mona donaco) harekriŝnan libron de ino tre afabla. Mi interesiĝas pri la kredaroj de aliaj, kvankam mi scias ke ĝi ne ŝanĝos mian kredaron... sed tio ne signifas, ke mi fermis la menson kontraŭ tiaj aferoj, kaj mi ja lernos ion de ĝi. Antaŭ paro de tagoj vespere, mi pendigis la preĝflagaron en mia ĉambro... kaj mia ĉambro odoris kiel incenso.

Kaj la hodiaŭa novaĵo estas ke mi post paro de semajnoj flugos al Sidnio por renkonti mian kuzinon,
Érika on, kiun mi ankoraŭ ne renkontis. Mi antaŭ jaro aŭ tia tempo renkontis ŝia frato, Sajmon on, kaj li vere estas aĉulo... lia edzino estas linda, kaj bedaŭrinde havas seriozan kazon de kancero, kaj ne estas bela ke li ŝin ne plej bone traktas, ĉar ŝi bezonas apogularojn. Mia fora familianoj (t.e. la homoj en miaj familio, kun kiu mi ne loĝas) estas ĝenerale nur aĉaj (eĉ iuj malforaj anoj aĉas), do estos bone, renkonti familianon, kiu, mi aŭdis, estas afabla. Mi flugos la dektrian de februaro kaj revenos la deksesan. Mi nun estas iomete nerva antaŭ la flugado... mi ne kuraĝege flugos, sed mi ankaŭ ne estemas (emas esti*) tremanta kaĉo kiam mi flugas.

Kaj pli... mi ĵus konstatis ke ŝajne por mia matro (patrino*) iĝis lastatempe mia virameco (samseksemo*) iomete pli tema. Mi ne scias kial, sed ĝi ŝajnas temiĝi pli ofte ol antaŭe. Kiam ŝi renkontis Érika on, ŝi diris al ŝi ke mi viramas, kaj kompreneble tio ne gravas al ŝi. Kaj mi legis tekstmesaĝon, kiun mia matro sendis al ŝi, kaj ŝi diris pri mi ke mi baldaŭ vizitos ŝin, kaj ke mi viramas, sed ke ŝi ne diru al mia patro, ĉar li ankoraŭ ne scias, do 'ŝŝŝŝŝŝŝ!' aŭ tiel. Kial ŝi devas multfoje informi ŝin?? Kaj hodiaŭ ŝi diris al mi ke Sidnio estas la plej samseksemuloza (-oza* = -plena) urbo en Aŭstralio, kion mi ja fakte sciis, sed blabla, ŝi diris ĝin al mi kun eta rideto. Kaj mi trovis ankaŭ DVD on en ĉi tiu ĉambro, kie situas mia komputilo, kiun ŝi ŝajne iam kaŝlasis ĉi tie por ke mi ĝin trovu, kiu hazarde temas pri ambaŭvira amparo... ĝi nur estas iomete stranga. Mi esperas nur ke Érika o ne pensas ke mia samseksemo tro gravas, ĉar mi ne estas unue gejo, due homo, kiel ŝajne estas multaj viramiĉoj (gejoj*), kaj ankaŭ inaminoj (lesbaninoj*).

Mi ĵus manĝis ĉokoladon, kaj mi nun iomete malsane sentiĝas...

Esperantaĵoj hodiaŭaj:
Mi opinias ke la ekzistverbo 'esti' (ekzemple 'Estis unufoje juna princino, kiu sidis sur ora seĝo, kaj ŝia patro, la reĝo, ...') ne estu sama verbo kiel la kopula verbo 'esti' (aŭ jam proponita de mi sti). Ni ja havas vorton 'ekzisti', sed tiu foje ŝajnas al mi tro fortsenca, kaj parenteze, kial oni ĉiam nur ekas 'zisti', kaj kion signifus 'zisti. Mi proponos verbon 'zi'... estas mallonga, kaj klara... do Unufoje zis juna princino... ktp.

De sti kaj zi ni povas konstrui vortojn kun la aspektsufiksoj '-ad-' kaj '-ek-' (de la ortodoksesperanta prefikso 'ek-')

stadi - resti (plu esti)
steki - iĝi (ekesti)

zadi - resti (plu ekzisti)
zeki - fariĝi, ekekzisti

Mi ankaŭ pensas, ke estus utile havi neŭtralan pozitivan verbon, di, kiu oni dirivus (povus diri*) kiam oni ne volas uzi tutan verbon.

Ĉu vi volas pecon da kuko?
Jes, mi volas!
Jes, mi das.

Ĉu vi ankoraŭ amus min, se mi dikiĝus?
Jes, mi amus...
Jes, mi dus...

Kaj kun tiu, ni povus havi la malan verbon, nedi (skribita kiel unu vorton por akcenti la silbon ne-)

Mi ĵus tradukos fabelon skribitan de mi por mia universitata germankurso... ni devis skribi modernan fabelon, kaj mi ricevis plenan noton pro tio. Atendu nun... ĝi aperos super ĉi tiu afiŝo.

Ĝis la!
Imĵalo

Monday, January 30, 2006

Hodiaŭ tro varmas...

Saluton karaj (kaj imagitaj) legantoj.

Mi ĵus vekiĝis el meztaga dormeto kaj mi estas kovrita de ŝvito. Estas tie ĉi somero kaj estas ĉiutage varmege kaj humidege. Mi dum la lastaj noktoj ne sufiĉe dormis, do mi lacegas. Mi ĵus kontrolis mian poŝtelefono, kaj mia kolego kaj pli bona amiko, Deno, sendis al mi tekstmesaĝon, kej informis min ke tre aminda, ridetema ineto de mia laborejo hodiaŭ matene maldungis... li ne sciis la kialo, sed nur ke ŝi iris al la traveturejo, kie ni laboras, kaj ploris dum unu kaj duona horo. Kiom malfeliĉa! Mi demandis min, kion ŝi faris?

Lastanokte mi tranoktis ĉe Tajlo, kaj ni aspektis la epizodoj de la nova sezono de Malgranda Britio. Eble mi devas klarigi kio antaŭe okazintis antaŭ ol mi plu diros.

Do, mia pli bona amiko, Deno, forlasiĝis de lia koramikino, en kiu li jam estis ekde kvar jaroj enama. Ekde tio, le estis nekonsolebla, sed dum la lasta semajno li diris al mi ke li nur unue nun, ĵus akceptis ke ĝi vere estas finita, kaj ke li nun sentiĝis kvazaŭ parto de li mortis. Li neniam estis pli dolorkora. Li eĉ ne scias, kiel li plu faru kun sia vivo. Ekde kiam lia koramikino lin forlasis, ni ofte drinkadis kaj tiel plu... kaj nun mi timis ke ĝi eble estas senmortigema.

Do hieraŭ vespere, ĉe Tajlo, mi ricevis tekstmesaĝon de Deno, kaj li diris ke li estis ĉe la angulo de mia strato, sub la tegmento de la butiketo de linda maljunulino kiu mortis antaŭ pli ol du jaroj. Li ofte staras tie por fumi cigaredojn, ĉar li ne aŭdacas hejme fumi, ĉar estas supozate ke liaj gepatroj ne scias ke li fumas. Li diris ke mi venu tien por diri 'saluton'... aŭ 'ĝis'. Kiam mi legis tion, mi subite ekskuiĝis kaj ekis peze spiri, kaj ekskribis replikan mesaĝon, sed mi decidis telefoni lin. Tajlo ne sciis, kio misis, do mi diris iomete de la afero al li, kaj li petis ĉu li min ien veturigu. Mi tiam ne sciis, ĝis mi telefonis kun Deno, kaj mi iris ekstere kaj faris tion. Li bone sonis... "Kiel vi fartas?", "Ne tro malbone" (ia repliko ĉi tie oftegas, kaj normalas, kaj ne strange sonas), do mi demandis al li denove, kaj diris ke la 'ĝis' afero zorgigis min, kaj li pardonpetis kaj diris ke ĝi estis nur por esti stranga (kvazaŭ oni dirus 'ĝis' on kiam oni renkontas iun, anstataŭ 'saluton' on). La senŝarĝigo igis min plori, sed li ne sciis tion... ĉio estis nun enordo, kaj li petis min kiom longa daŭras promenado laborejen, ĉar lia kamioneto nun ne plu funkciis, kaj li nun devas laborejen piedi. Mi ankoraŭ skuiĝis kiam mi reiris en la hejmon de Tajlo. Mi volis skribi tion tien ĉi, ĉar estis fakte interese unuafoje denove senti fortajn emociojn. Mi sentiĝis min lastatempe kiel emocie morta, sed ĝi estas eble nur ke mi finfine estas emocie normala anstataŭ emocie ĥaosa kiel antaŭe.

Por nerdigi la skribon iomete: mi ĵus pensis, ke la vorto 'morti' pli bone signifu 'esti morta', kaj ne 'iĝi morta'. Tio estu 'ekmorti' aŭ tiel. Aŭ fakte mi ne ŝatas la prefikson 'ek', kaj mi opinias ke ĝi uzeblu anstataŭe kiel sufikso... kiel -adi:

adi kuri = kuradi
eki kuri = kureki
(ne ekkuri)

La hodiaŭa hazarda, longa vorto:

Enujigejistineto =Eta ino kiu laboras ĉe ejo kie aĵoj igas en ujojn.

Kaj mi nun ĝisu
Amike - ĝis!
Imĵalo

Friday, January 27, 2006

Ĉu virama, ĉu inama?

Mi jam pensadis dum longa tempo ke la vortoj, kiujn ni uzas, iel difinas kiel ni vidas la mondon. Konsentite, tio ne estas nur mia teorio, sed mi hodiaŭ denove pensas pri tiu tema. Tial ni devas certigi, ke la vortoj ĝuste reprezentas la konceptojn. Se oni seksallogiĝas de homoj de sia sekso, oni nomiĝas 'samseksema', aŭ 'samseksama' aŭ tiel. La malo nomiĝas 'aliseksema', aŭ 'aliseksama'. Do ni vidas ke tiuj 'ceteruloj' iĝas kune grupigitaj. Tio estas senca nur en la kunteksto ke ili havas ion komunan per tio, ke ili perceptiĝas kiel 'aliaj' ol la 'normalaj', kaj tial foje diskriminiĝas, kaj ili iom-grade povas ofte travivi similajn spertojn. Sed ĉu ne estus pli logike grupigi homojn (ĉar oni ja devas grupigi kiam oni volas komuniki) per la celo de iliaj emo, ne pro la rilato inter la emo kaj la propra sekso? Anstataŭ 'Mi estas geja' aŭ 'li aliseksemas', oni simple diru al kiu sekso la emo estas... do ni havu novajn vortojn.

Tiuj, kiuj amas virojn, do aliseksemaj inoj kaj samseksemaj viroj, nomiĝu virama.
Tiuj, kiuj amas inojn, do samseksemaj inoj kaj aliseksamaj viroj, nomiĝu inama.

La kompreneblaj ekvivalentaj verboj estus virami kaj inami. Do ne demandu ĉu iu ali- ĉu samseksemas. Demandu ĉu gi viramas, ĉu inamas.

Gejo kaj lesbanino estus viramiĉo kaj inamino. Mi opinias, ke tiuj vortoj sonas pli respekte, kaj estas pli naturaj en konteksto de egaleco. La vortoj 'samseksema', 'aliseksema', 'geja' kaj 'lesba' spegulas la vortoj en la naturaj lingvoj... sed tiuj vortoj estas de tempoj kiam samseksamon malestimegis. Kun la vortoj virama kaj inama ni kune grupigas ĉiujn, kiuj respektive amas virojn, kaj inojn. Tio certe estus pli relevanta en la amserĉa sceno. La vorton 'samseksema' kompreneble ankoraŭ uziĝus por eviti longan frazon kiel 'viramiĉoj kaj inaminoj'.

Por montri ekzemplojn de la diversaj manieroj kiel oni povas diri: se viro, kiu amas virojn, volus diri tion, li povus diri:

Mi estas samseksemulo (aŭ samseksamulo)
Mi estas samseksema (aŭ samseksama)
Mi samseksemas
(aŭ samseksamas)
Mi estas gejo
Mi estas geja
Mi gejas
Mi amas virojn
Mi estas viramulo
(aŭ viramiĉo)
Mi estas virama
Mi viramas


Mi ankaŭ konstatis en kiom da manieroj oni povas indiki sian aĝon...

Mi havas dudek du jarojn.
Mi aĝas je dudek du jaroj

Mi jam vivis dudek du jaroj.
Mi jam havis dudekduon da jaroj.
Mi estas dudekdujaraĝa
Mi dudekdujaraĝas


Cetere, kaj ne relevante al ĉi tiu temo, mi ŝategas la diraĵo Liten, ne militen. En la angla oni diras ion kiel 'Amoru, ne militu' (aŭ pli laŭvorte 'Faru amon, ne militon) . Mi ege volus... mi eĉ sopiras ĉemizon kun tio surskribita... mi estas nerdo... mi sopiras ĉemizon kun Esperanta skribaĵo...

Ĝis baldaŭ!
Imĵalo

Ŝanĝado de Esperanto

Ho, o kej. Mi pensis, ke mi ĉi tien povus skribi miajn ideojn pri esperanto... novajn vortojn, kaj ŝanĝetojn. Ankaŭ sciu, ke mi ne vere volas ŝanĝi la tutan Esperantan lingvon, sed tiuj ŝanĝoj simple estas aliaj parolmanieroj... aŭ plandialektoj, de 'ortodoksa' Esperanto. Mi eble iam tiel parolos kun iu, se gi volas. O kej, mi unue diru, ke mi volas uzi la vorton 'gi' por tiuj kazoj, kiam oni ne povas, volas, aŭ emas indiki la sekso de la priparolato. Mi ankaŭ volas uzi la viran sufikson '-iĉ-' por simetriigi la lingvon.

Kun tio venu ankaŭ iom da novaj radikvortoj, sed nur por la plej ofte uzataj vortoj.
Patrino iĝu -> matro
Virino iĝu -> femo
Fratino iĝu -> soro
Filino iĝu -> doĉo
Knabino
iĝu -> meĝo

Mi ja parolus alian version de esperanto ol aliuloj, se mi havus iun alian, kun kiu mi ĝin povus paroli. Mi hodiaŭ pensis, ke povus esti interese, se ni havus aliajn verbfinaĵojn dependantajn de la estimo (aŭ malestimo) de la parolanto pri la ago aŭ stato priskribata de la verbo. Tio nomiĝus la estimnivelo de la verbo. Verboj, kiuj finiĝas per -s ankoraŭ havus neŭtralan estimnivelon. Se la verbo finiĝus per , signifus, ke la diranto ŝatas la agon de la verbo. Se ĝi finiĝus per -m, signifus ke la diranto bedaŭras la agon, kaj se ĝi finiĝus per -z, signifus ke la diranto estas indiferenta al la ago. Do:

Mi vin amaŝ. (Mi vin amas, kaj tio feliĉigas min)
Mi vin amam. (Mi bedaŭrinde amas vin)
Ĉu vi min amaŝ? (Ĉu vi min amas? Tio feliĉigus min)
Li ne plu malamaŝ min. (Feliĉe, li ne plu min malamas)
Li ankoraŭ vivam. (Bedaŭrinde, li ne mortis)
Vi ekzistam. (Mi bedaŭras vian ekziston -> unu la plej fortaj insultoj ekzistantaj)
Ĉu vi viramaz? (Ĉu vi amas virojn? Tio tute ne gravas al mi).
Ĉu vi viramaŝ? (Ĉu vi amas virojn? Tio estus bona se jes... eble ĉe seksa interesa).
Ĉu vi viramam? (Ĉu vi amas virojn? Tio ne estus bone ... eble se ino sekse interesiĝas pri iu, aŭ se oni estas kontraŭgeja aŭ tiel)
Mi ne sciiŝ ke ŝi naskigim bebon. (Mi estas feliĉe, ke mi ne sciis, ke ŝi bedaŭrinde naskigis bebon)
Mi ne plu vidoŝ vin. (Mi ne plu vidos vin, kaj tio estas ekzakte kion mi volas)
Mi lin malamaŝ. (Mi amas malami lin)

Do oni ankoraŭ povuŝ rekoni verbojn pro la finaĵoj. Oni eĉ ne konfuziĝuŝ inter verboj finiĝantaj per –m kaj tabelvortoj finiĝantaj per –om–am (ekzemple kiam, kiom, ĉiam ktp) ĉar ne ekzistus verboj 'kii', 'tii', 'ĉii', aŭ 'ii'.

Mi ankaŭ pensas ke la vorto 'esti' mallongiĝu ĝis simple sti. Mi kredas ke tio estus slange akceptabla.

Iu verŝajne pensus ke oni ne rajtas ŝanĝi ĉi tiun lingvon, sed baf! Tio estas nura lingvo, kaj neniu povas ĉesigi min **diable ridas**

Ĝis

Wednesday, January 25, 2006

Sinprezento

He!

Mi nomiĝas Imĵalo. Fakte, tio estas nur mia Esperanta nomo. Mi ankoraŭ ne scias, kio estas la celo de ĉi tiu blogo, sed ĝi ja iam enfalos en mia kapo. Mi praktiku mian Esperanton. Eble mi skribos poezion tien ĉi... Tio ne estus kutima ĉe mi, sed... ĉi tie estas mia propra spaco. Mi kompreneble ankaŭ elpensos kaj prezentos novajn vortojn, sed hodiaŭ ne. La hodiaŭa celo estis nur malfermi tiun ĉi blogon. Estas ĉi tie tute malfrue, do mi iros baldaŭ dormi. Mi ŝatas la vorton 'enlitiĝi' - 'en lito iĝi'.

Amike,
Ĝis!
Imĵalo