Imĵala Mondo

Ĉi tiu blogo estas mia, jes, mia, do mi decidos, kion ĉi tie videbliĝos, vi ne. Mi ankoraŭ ne scias, kion mi ĉi tien skribos aŭ afiŝos... ni devos reveni tien ĉi por ekscii!

Friday, January 27, 2006

Ŝanĝado de Esperanto

Ho, o kej. Mi pensis, ke mi ĉi tien povus skribi miajn ideojn pri esperanto... novajn vortojn, kaj ŝanĝetojn. Ankaŭ sciu, ke mi ne vere volas ŝanĝi la tutan Esperantan lingvon, sed tiuj ŝanĝoj simple estas aliaj parolmanieroj... aŭ plandialektoj, de 'ortodoksa' Esperanto. Mi eble iam tiel parolos kun iu, se gi volas. O kej, mi unue diru, ke mi volas uzi la vorton 'gi' por tiuj kazoj, kiam oni ne povas, volas, aŭ emas indiki la sekso de la priparolato. Mi ankaŭ volas uzi la viran sufikson '-iĉ-' por simetriigi la lingvon.

Kun tio venu ankaŭ iom da novaj radikvortoj, sed nur por la plej ofte uzataj vortoj.
Patrino iĝu -> matro
Virino iĝu -> femo
Fratino iĝu -> soro
Filino iĝu -> doĉo
Knabino
iĝu -> meĝo

Mi ja parolus alian version de esperanto ol aliuloj, se mi havus iun alian, kun kiu mi ĝin povus paroli. Mi hodiaŭ pensis, ke povus esti interese, se ni havus aliajn verbfinaĵojn dependantajn de la estimo (aŭ malestimo) de la parolanto pri la ago aŭ stato priskribata de la verbo. Tio nomiĝus la estimnivelo de la verbo. Verboj, kiuj finiĝas per -s ankoraŭ havus neŭtralan estimnivelon. Se la verbo finiĝus per , signifus, ke la diranto ŝatas la agon de la verbo. Se ĝi finiĝus per -m, signifus ke la diranto bedaŭras la agon, kaj se ĝi finiĝus per -z, signifus ke la diranto estas indiferenta al la ago. Do:

Mi vin amaŝ. (Mi vin amas, kaj tio feliĉigas min)
Mi vin amam. (Mi bedaŭrinde amas vin)
Ĉu vi min amaŝ? (Ĉu vi min amas? Tio feliĉigus min)
Li ne plu malamaŝ min. (Feliĉe, li ne plu min malamas)
Li ankoraŭ vivam. (Bedaŭrinde, li ne mortis)
Vi ekzistam. (Mi bedaŭras vian ekziston -> unu la plej fortaj insultoj ekzistantaj)
Ĉu vi viramaz? (Ĉu vi amas virojn? Tio tute ne gravas al mi).
Ĉu vi viramaŝ? (Ĉu vi amas virojn? Tio estus bona se jes... eble ĉe seksa interesa).
Ĉu vi viramam? (Ĉu vi amas virojn? Tio ne estus bone ... eble se ino sekse interesiĝas pri iu, aŭ se oni estas kontraŭgeja aŭ tiel)
Mi ne sciiŝ ke ŝi naskigim bebon. (Mi estas feliĉe, ke mi ne sciis, ke ŝi bedaŭrinde naskigis bebon)
Mi ne plu vidoŝ vin. (Mi ne plu vidos vin, kaj tio estas ekzakte kion mi volas)
Mi lin malamaŝ. (Mi amas malami lin)

Do oni ankoraŭ povuŝ rekoni verbojn pro la finaĵoj. Oni eĉ ne konfuziĝuŝ inter verboj finiĝantaj per –m kaj tabelvortoj finiĝantaj per –om–am (ekzemple kiam, kiom, ĉiam ktp) ĉar ne ekzistus verboj 'kii', 'tii', 'ĉii', aŭ 'ii'.

Mi ankaŭ pensas ke la vorto 'esti' mallongiĝu ĝis simple sti. Mi kredas ke tio estus slange akceptabla.

Iu verŝajne pensus ke oni ne rajtas ŝanĝi ĉi tiun lingvon, sed baf! Tio estas nura lingvo, kaj neniu povas ĉesigi min **diable ridas**

Ĝis

1 Comments:

Blogger Winterstream said...

Interesantajn komentojn. Interesantajn ideojn pri verbfinaĵoj.

Mi ŝanĝus la -m finaĵo per alia letero, pro tio ke "-n" kaj "-m" (laŭ mi) fonetike tro proksimas unu la alian. Krom se oni ĉesas la insistadon al deviga akuzativo (*tusas* *tusas*) :).

Mi opinias ke vi devas simple komenci tiel paroli (kaj skribi). Se aliaj homoj ŝatas ĝin, ili certe ankaŭ tiel ekparolos.

Eta ranto: mi totale malŝatas la vorton "mojosa". Estas tro longa kaj malmojosa. Mi preferus sole "moĵa".

1:12 PM  

Post a Comment

<< Home