Imĵala Mondo

Ĉi tiu blogo estas mia, jes, mia, do mi decidos, kion ĉi tie videbliĝos, vi ne. Mi ankoraŭ ne scias, kion mi ĉi tien skribos aŭ afiŝos... ni devos reveni tien ĉi por ekscii!

Friday, January 27, 2006

Ĉu virama, ĉu inama?

Mi jam pensadis dum longa tempo ke la vortoj, kiujn ni uzas, iel difinas kiel ni vidas la mondon. Konsentite, tio ne estas nur mia teorio, sed mi hodiaŭ denove pensas pri tiu tema. Tial ni devas certigi, ke la vortoj ĝuste reprezentas la konceptojn. Se oni seksallogiĝas de homoj de sia sekso, oni nomiĝas 'samseksema', aŭ 'samseksama' aŭ tiel. La malo nomiĝas 'aliseksema', aŭ 'aliseksama'. Do ni vidas ke tiuj 'ceteruloj' iĝas kune grupigitaj. Tio estas senca nur en la kunteksto ke ili havas ion komunan per tio, ke ili perceptiĝas kiel 'aliaj' ol la 'normalaj', kaj tial foje diskriminiĝas, kaj ili iom-grade povas ofte travivi similajn spertojn. Sed ĉu ne estus pli logike grupigi homojn (ĉar oni ja devas grupigi kiam oni volas komuniki) per la celo de iliaj emo, ne pro la rilato inter la emo kaj la propra sekso? Anstataŭ 'Mi estas geja' aŭ 'li aliseksemas', oni simple diru al kiu sekso la emo estas... do ni havu novajn vortojn.

Tiuj, kiuj amas virojn, do aliseksemaj inoj kaj samseksemaj viroj, nomiĝu virama.
Tiuj, kiuj amas inojn, do samseksemaj inoj kaj aliseksamaj viroj, nomiĝu inama.

La kompreneblaj ekvivalentaj verboj estus virami kaj inami. Do ne demandu ĉu iu ali- ĉu samseksemas. Demandu ĉu gi viramas, ĉu inamas.

Gejo kaj lesbanino estus viramiĉo kaj inamino. Mi opinias, ke tiuj vortoj sonas pli respekte, kaj estas pli naturaj en konteksto de egaleco. La vortoj 'samseksema', 'aliseksema', 'geja' kaj 'lesba' spegulas la vortoj en la naturaj lingvoj... sed tiuj vortoj estas de tempoj kiam samseksamon malestimegis. Kun la vortoj virama kaj inama ni kune grupigas ĉiujn, kiuj respektive amas virojn, kaj inojn. Tio certe estus pli relevanta en la amserĉa sceno. La vorton 'samseksema' kompreneble ankoraŭ uziĝus por eviti longan frazon kiel 'viramiĉoj kaj inaminoj'.

Por montri ekzemplojn de la diversaj manieroj kiel oni povas diri: se viro, kiu amas virojn, volus diri tion, li povus diri:

Mi estas samseksemulo (aŭ samseksamulo)
Mi estas samseksema (aŭ samseksama)
Mi samseksemas
(aŭ samseksamas)
Mi estas gejo
Mi estas geja
Mi gejas
Mi amas virojn
Mi estas viramulo
(aŭ viramiĉo)
Mi estas virama
Mi viramas


Mi ankaŭ konstatis en kiom da manieroj oni povas indiki sian aĝon...

Mi havas dudek du jarojn.
Mi aĝas je dudek du jaroj

Mi jam vivis dudek du jaroj.
Mi jam havis dudekduon da jaroj.
Mi estas dudekdujaraĝa
Mi dudekdujaraĝas


Cetere, kaj ne relevante al ĉi tiu temo, mi ŝategas la diraĵo Liten, ne militen. En la angla oni diras ion kiel 'Amoru, ne militu' (aŭ pli laŭvorte 'Faru amon, ne militon) . Mi ege volus... mi eĉ sopiras ĉemizon kun tio surskribita... mi estas nerdo... mi sopiras ĉemizon kun Esperanta skribaĵo...

Ĝis baldaŭ!
Imĵalo

0 Comments:

Post a Comment

<< Home